Hejmpaĝo > Fédération > FR : France

FR : France

salti al — BurooKomisionojDonacoj kaj kotizojTeritoria organizo


Eŭropaj Balotoj de la 26a de majo 2019

  • Rezultoj : 2019 : 18.587 voĉoj, 2014 : 33.115 voĉoj, 2009 : 28.945 voĉoj, 2004 : 25.259 voĉoj.
  • Lokoj : 20/35 en 2019, 21/45 en 2014, 15/36 en 2009, 23/40 en 2004
  • Kampanjaj filmetoj : 20192014, 2009, 2004.

Retejoj

Diskutgrupoj kaj Socialaj retoj


Eŭropo Demokratio Esperanto - Francujo (EDE-Francujo)

La partio EDE-Francujo estas la franca membro de la federacio Eŭropo Demokratio Esperanto. Ĝia poŝtadreso estas : EDE France, 197 rue de Lourmel, 75015 Paris. Membrojarkunveno okazas ĉiujare en aŭtuno.

Buroo de la nacia konsilio kaj komisiitoj

  • Pierre Dieumegard : prezidanto ; pierre.dieumegard @ free.fr
  • Bernard Cornevin : sekretario
  • François Lo Jacomo : kasisto
  • Laure Patas d’Illiers : vic-prezidanto
  • Vincent Jacques : vic-prezidanto
  • Aleks Kadar : konsiliano
  • Bert Schumann : konsiliano
  • Didier Janot : konsiliano
  • Élisabeth Barbay : konsiliano
  • Gaston Riera : konsiliano
  • Lucien Bresler : konsilisto
  • Marcelle Provost : konsilisto
  • Michèle Abada-Simon : konsiliano
  • Pascal Hébert : konsiliano
  • André Weiss : konsilisto
  • Emmanuel Debanne : konsilisto
  • Guy Camy : konsilisto
  • Nicolas Béguinot : konsilisto
  • Nicolas Viel : konsilisto
  • Vincent Peingnez : konsilisto

Komisionoj

  1. Reorganizo de la sekretariejo
  2. Interretejo
  3. Klerigo de la partiaj kadruloj kaj de nunaj EDE-membroj
  4. Komerca servo
  5. Kontakto kun malnovuloj de EDE kaj la aliaj sekcioj en Eŭropo
  6. Ĉelo pri atentemo
  7. Justico
  8. Rilatoj kun amaskomunikiloj, eŭropa sinteno
  9. Festto de EDE en Greziljono
  10. Demokratio
  11. Konigi Esperanton
  12. Financoj

Kondiĉoj por partopreni la Eŭropan baloton

  • La listestroj de la 8 balotdistriktoj deklaras po ĉ. 20 kandidatojn, duone inajn, ĉe la Pariza ministrejo por internaj aferoj.
  • Ĉiu partio mem pagas kaj presigas voĉdonilojn kaj parti-informilojn kaj veturigas ilin al la ĉ. 100 prefektejoj. La prefekteja balotoficejo senpage disdonas tiujn en la leterkestojn de ĉiuj voĉdonrajtuloj.
  • Ĉiu partio mem pagas, presigas kaj gluas kolorajn A1-afiŝojn sur antaŭbalotajn afiŝejojn starigitajn de la komunumoj.


Donacoj kaj kotizoj al EDE-Francujo

Pro fiskaj kaŭzoj, donacoj kaj kotizoj por EDE-Francujo transitas nepre tra ĝia financa asocio, AF-EDE-France, kreita en 2005, kies buroo konsistas el 5 membroj :

  • Guillaume Roussel : prezidanto
  • Marc Anselmi : vicprezidanto
  • Lucien Bresler : kasisto 2019
  • Marcelle Provost : kasisto 2019
  • Didier Janot : sekretario
  • Aleks Kadar : membro

Donacoj kaj kotizoj por EDE-Francujo devas esti pagataj per franca ĉeko al la ordono de "AF-EDE-France" kaj sendataj al : AF-EDE-France, 98 rue Michel-Ange, FR-75016 PARIS

Ili povas ankaŭ esti ĝirataj al la ordono de "AF-EDE-France", IBAN : FR77 2004 1000 0151 6648 5A02 039, BIC : PSSTFRPPPAR

Donacoj kaj kotizoj ebligas impostoredukton de 66% por personoj imposteblaj en Francujo. Tiel persono paganta 100 eŭrojn profitas impostoredukton de 66 eŭroj sekvajare. Fiska kvitanco estos sendita al ĉiu kotizinto/donacinto jarkomence por la pagoj okazintaj pasintjare. La maksimuma sojlovaloro estas leĝe fiksita je 7.500 € por persono kaj jaro. Tiu sojlovaloro aplikiĝas por la donacoj kaj kotizoj pagitaj per fizika persono al unu aŭ pluraj partioj. La valoro de la kotizo estas libera je minimumo de :
- 10 eŭroj por personoj ne imposteblaj,
- 30 eŭroj por personoj imposteblaj.

Ĉiu membro de EDE-Francujo estas aŭtomate membro de la federacio Eŭropo Demokratio Esperanto kaj povas aliĝi al sia regiona aneksa sekcio sen aldona kotizo. Nur personoj rezidantaj en Francujo povas aliĝi al EDE-France.

Se vi pagas donacon, bonvolu eventuale precizigi la regionan sekcion, al kiu la donaco destinatas.


Teritoria organizo

Konforme al la balota divido de Francujo en balotaj distriktoj por la eŭropaj balotoj ĝis 2014, la membroj de EDE-Francujo estis grupigitaj en regionaj seckioj. Ekde 2019 ekzistas nur 1 balota distrikto por la tuta Francujo.
JPEG







filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents

Registriĝi ĉe tiu retejo

Vi petis por kontribui en forumo rezervita al registritaj vizitantoj.

Personaj ensalutiloj

Indiku ĉi tie vian nomon kaj retpoŝtadreson. Via persona ensalutilo rapide alvenos al vi retletere.