Raporto pri Informtablo de EDE en Budapeŝto Sur la Deak-placo en la centro de Budapeŝto, la anoj de la hungara EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) reokazigis la 12an oktobron 2013 informtablon kun afiŝoj sur bone videbla tendo. En la diskutoj kun la pasantoj emfazis la EDE-anoj la politikecon de la lingva problemo en la Eŭropa Unio kaj alvokis al aktiva internacia subteno de civitanoj por demokratia solvo, konkrete venontjare ĉe la EU-Parlamentaj balotoj. Ĉe belege aŭtunsuna vetero restis multe da interesuloj el diversaj landoj de la mondo, sub nia tendo ĉe la tablo. El Hispanio, Paragvajo, Brazilio, Usono, Japanio, Rumanio, Slovakio, Kroatio, Austrio, Italio, Francio kaj eĉ ni sukcesis ricevi el Germanio 2 subtensubskribojn por la partopreno de la Germana EDE, 2014 ĉe la EU-Balotoj. Nia teamo mem estis internacia kaj niaj informantoj parolis mem kelkajn lingvojn. Ekzemple Kaszas Attila povis ĝuste brili per siaj 14 bone parolataj lingvoj. Nekredeble, li parolis kun italoj eĉ en la lingva melodio kaj same portugale kaj hispane. Li preskaŭ kvaronan horon konvinkis Usonanon en flua angla, ke lia lingvo malgraŭ ĉiu beleco, ne taŭgas por demokrate internacia lingvo. Andrea Ruzicska, la prezidantino de la hungara EDE, informis la pasantojn angle kaj hungare. Wacha Balazs, mem lingvisto, estis preta, kiel ĉiam, por altnivele lingvosciensca diskuto, ankaŭ en la rusa lingvo. Gados Laszlo, lingvisto, alprenis kaj disdonis sian kajeron, el Esperanto al hungara tradukitan pri okazaĵoj en esperantujo ĉi-jare 2013. Eugen Macko varbis ĉe germanaj turistoj por subtensubskribo de la 2014a EU-Balotoj kaj ĉe hungaraj demokratie malfermaj civitanoj, ke ili ne forgesu, sed subtenu la tradici-plenan Hungaran Esperanto-movadon. Eŭgeno