Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2015 - 2019 > Internacia renkontiĝo en Alsóőrs, Hungarujo [2016-06-24/26]

Internacia renkontiĝo en Alsóőrs, Hungarujo [2016-06-24/26]

vendredo 24a junio 2016

INVITO al la jam 16-a internacie tradicia politika diskuto pri lingvaj problemoj, en Alsóőrs ĉe lago Balatono en Hungarujo, de la 24a ĝis 26a de junio 2016.

INVITO al antaŭprogramo por viziti Budapeston ekde la 22a de junio kaj al postprogramo por viziti la ĉirkaŭaĵon de Alsóörs ĝis la 29a de junio. Vidu sube

Partoprenantaro el pluraj landoj. Legu raporton malsupre

Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la Eŭropa Unio pro la manko de demokratie komuna lingvo.

La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, germanan aŭ anglan. Iliaj aldonoj estos tradukataj.

Aktivuloj el la internacia partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) raportos pri siaj laboroj. Se Vi pretas prelegi aŭ raporti pri esperanto-politika temo, bonvolu mendi vian emon.

Loĝloko en la kunvendomo por ĝis 20 personoj en 4-litaj ĉambroj. Sen partoprenkotizo ! Por la membroj de EDE, la tranoktado kaj matenmanĝo esta senkosta !

Por aliaj partoprenantoj : Tranoktado en 4-litaj ĉambroj 14€/nokto. Matenmanĝo 5€/tago. Se iu volas pli „lukse“ loĝi, eblas ankaŭ en la najbaraj domoj relative malmultekoste.

Adreso de la renkontiĝo :
- HU-8226 Alsóőrs, Honvéd u. 20

Poŝtelefono (nur en la tempo de la renkontiĝo) :
- el eksterlando : 0036-203163619
- el Hungarujo : 06-203163619

Pliaj informoj antaŭe :
- rete : Eumacko@aol.com
- telefone : 0049-89-280788

Programskeleto :

Vendredo, 24.junio.2016
- Alveno de partoprenantoj kiuj tranoktas en la domo
- 16.00 – 22.00 : Akcepto.
- 19.00 – 21.00 : Interkona vespero kaj vespermanĝo.

Sabato, 25.junio.2016
- 08.00 – 08.30 : Matenmanĝo en la domo.
- 09.00 – 09.15 : Malfermo, salutoj.
- 09.15 – 12.00 : Prelegetoj (20min. ) de diversaj partoprenantoj kaj poste diskutoj. Temo : Postfari la ekzemplon de la Pola EDE : Kiel atingi ke Esperanto estu enskribita en diversaj landoj kiel „nemateria kulturheredajho“
- 12.30 – 14.00 : Tagmanĝo en la apuda restoracio.
- 15.15 – 17.00 : Kiel devis EDE agi por atingi internacie, t.e. federalnivele pli da sukceso ?
- 17.00 – 17.30 : Paŭzo kun kafo aŭ teo.
- 17.30 – 19.30 : Proponoj por estonta strategio de Esperanto-politika movado.
- 20.00 – 21.00 : Vespermanĝo en iu restoracio en la proksimeco de Alsóőrs.

Dimanĉo, 26.junio.2016

- 09.00 – 12.00 : Proponoj por kaj diskutoj pri komuna internacia politika kunlaboro.
- 12.30 – 14.00 : Adiaŭa tagmanĝo en la apuda restoracio.

Antaŭprogramo : Viziti Budapeston se antaŭmendas pli ol 4 personoj.
- Merkredo, 22.junio.2016 vespere : alveno por tranokto en Budapeŝto.
- Ĵaŭdo, 23.junio.2016 09.00 : kunveno en fiksota loko kun Esperanta ĉiĉerono por tuttaga vizito la vidindaĵoj en Budapeŝto.
- Vendredo, 24.junio.2016 antaŭtagmeze : plua vizito de Budapeŝto. Posttagmeze : komuna iro al la stacidomo por atingi trajnon al Alsoörs. Vojaĝdaŭro de Budapeŝto ĝis Alsóörs ĉirkaŭ 2-3 horoj. Alveno vespere

Postprogramo : Viziti la ĉirkaŭaĵon de Alsóörs
- Dimanĉo, 26.junio.2016 postagmeze : ripozo sur la plaĝo de la lago Balatono
- Lundo, 27.junio.2016 : vizito de Balatonfüred kaj la duoninsulo Tihany
- Mardo 28.junio.2016 : vizito de la mezepokan fortikaĵo en Nagyvázsony
- Merkredo 29.junio.2016 post la matenmanĝo : forveturo el la kunvendomo.

NB : La partoprenantoj de antaŭ- kaj post-programo mem pagas la elspezojn (kiel biletoj por trajno, tramo, eniro en muzeoj, manĝaĵoj survoje, hotelo en Budapeŝto ktp.)

Priskribo la vojaĝo de Budapeŝto al Alsóőrs

- Se vi alvenas en Budapeŝto per aviadilo aŭ trajno, vi devas atingi la sudan stacidomon (Déli pályaudvar) por pluvojaĝi per trajno al Alsóőrs. De la flughaveno vi povas per regula buso veturi ĝis la lasta haltejo de la metroo 3, de tie veturu ĝis la centro de Budapeŝto kaj ŝanĝu la metroon (ĉe Deáktér) en direkto „Déli pályaudvar”. (Kompreneble eblas ankaŭ per taksio atingi la bezonatan stacidomon, sed tio kostas pli ol la publikaj veturiloj.)

- En „Déli pályaudvar” aĉetu bileton ĝis Alsóőrs. Dumtage, preskaŭ ĉiuhore veturas tien trajnoj. La vojaĝo daŭras 2 ĝis 2,5 horojn, dependas per kiu trajno vi vojaĝas. Ĉe la lago Balatono ofte haltas la trajno, atentu ke vi ĝuste eltrajniĝas.

- En Alsóőrs, post la eltrajniĝo iru el la stacidomo al la ĉefa strato, turniĝu maldekstren kaj post ĉirkaŭ 200 metroj turniĝu dekstre en la straton „Máy János”. Iru monten, la 5a strato maldekstre estas „Honvéd u.”. La lasta domo dekstre en la strato kun numero 20 estas la renkontejo.

- Pliajn informojn pri la lago Balatono kaj Alsóőrs sub : balaton.hu. Jen mapo de Alsóőrs.

Propono por la vojaĝo el Eŭropo al Budapeŝto

Kiu deziras vojaĝi kaj malmultekoste kaj CO2-ŝpareme, uzu buson Eurolines kaj aĉetu vian bileton 30-90 tagojn antaŭ la vojaĝo.

Flugon serĉu ekz. en billigflieger.deeasyvols.frskyscanner.fr, vidu la aviad-firmaojn de la Budapeŝta flughaveno.

Raporto de Eŭgen Macko

Je la 14a ĝis la 16a de junio 2013 okazis en Alsóőrs ĉe la lago Balatono la 123 politika diskuto pri Lingvaj Rajtoj en la Eŭropa Unio.

Ĉeestis partoprenantoj el 5 EŭropUniaj Landoj : Francio, Germanio, Pollando, Hungario, en kiuj EDE estas agnoskita kiel politika partio au politika organizaĵo kaj Bulgario ĵus mendis la agnoskon ĉe ŝtataj organoj.

Robert Leleu raportis pri la laboro de EDE-Francio kaj la komencitaj preparlaboroj por la 2014a EŭropUniaj Parlamentaj Balotoj. Li emfazis la gravecon de la origine komencita agadmaniero de „sube“, de EDE-FR, alparoli senpere la civitanojn antaŭ la balotoj.

Stanislav Rynduch emfazis por EDE-Germanio ankaŭ la gravecon de senpera agado de „sube“, laŭ kiu ĝi sekvis la francan EDE partoprenante la EU-balotojn. La Germanoj volas ankaŭ ĉifoje partopreni la 2014an EU-balotojn, se ili sukcesas ree kolekti 4.000 subskribojn (kiel en 2009 eĉ 7.000), kio precipe dependas de la helpa apogo de esperantistoj.

Kazimierz Krzyżak raportis pri la granda sukceso de la EDE-Pollando. Ĝian metodon oni povus nomi „desupre“, char ili sukcesis alparoli Parlamentanojn kaj eĉ Senatanojn, altrangajn politikistojn, por apogi Esperanton. Li emfazis, ke tio sukcesis nur pro la internacie politika direkteco de EDE. Tion ne sukcesis fari la Pola Esperanto-movado.

Blazio Wacha raportis pri la metodo de la EDE-Hungario. La verŝhajneco partopreni la EU-Parlamentajn balotojn estas malgranda, pro la necesaj multnombraj subskriboj. Tamen, se la hungaraj esperantistoj estus pli lojalaj al politika movado de EDE, pro la grandnombraj esp-istoj, eĉ eblus atingi la necesajn subskribojn. Ĝis nun, EDE-HU organizis prelegojn kun ankaŭ altrangaj prelegantoj, ĝenerale pri lingva demokrateco kaj aktive informis la „eksteran“ mondon pri Esperanto.

Bojidar Leonov el Bulgario, informis pri la fondo de EDE-Bulgario ĵus mendita ĉe la ŝtataj organoj, kiu pro burokratiaj kialoj verŝajne daŭros kelkajn semajnojn. Pro la konateco kaj aktiveco de Profesoro Leonov en diversaj organizaĵoj en Bulgario, EDE havos bonan disiganton. Sian volon kunorganizi EDE-Bulgario-n, esprimis ankaŭ Prof-ino Eva Bogaĝjeva, kiu ankaŭ havas grandan konatecon kaj en Esperanto-movado kaj ekstere en la scienca mondo de universitato kaj per tio ĉe junaj studentoj.

Stefan Mac Gill informis nin pri la nova stretegio de UEA, kiu estas atendebla post la novelektita estraro kun la prezidanteco de Mark Fettes. Estis rimarkebla la nova vento, kiu ne situas rigide ĉe politika neŭtraleco, sed akceptas la realecon, kio jam ĉiam montriĝis en la politika reago de ekstera mondo, ankaŭ se la esperantistoj ofte ne volis tion akcepti.

Kaszás Attila malonge klarigis la politikan situacion de la lando en kiu okazis nia kunveno. Li nomis (iomete ironie) la hungaran nuntempan politikan doktrinon „Orbanismo“ laŭ la nuna hungara prezidanto Viktor Orban.

Eŭgen Macko emfazis la gravecon de internacia kunlaboro en la EDE-Federacio kiel sekvo de sukceso por ĉiu landa agado. Ni konkrete spertas, ke la sukceso de unu landa agado instigas la plulaboron de aliaj. La diligenta laboro de la Pola EDE donis novan elanon al aliaj landaj asocioj. Sendepende de la metodo, ĉu de sube au de supre, plej grave por EDE ĝenerale estas la inter-nacia kunlaboro, pri la akcepto de la minimuma Federacia Programo.

Tiun, jam longe diskutitan Federacian Programon el la jaro 2011, en la nuna kunveno ni ree pridiskutis kaj nur kun malgrandaj plibonigoj, la partoprenantoj, reprezentantoj el ĉiu lando, kie EDE estas ĝis nun oficiale de la ŝtato agnoskita, kun unuanima voĉdono estis akceptinta kaj nun metinta en la reto por plua diskutakcepto. Vidu ĉi tie

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents