Hejmpaĝo > EDE ? > Oftaj demandoj

Oftaj demandoj

vendredo 7a septembro 2007

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : bg ca cs da de el en eo es fi fr hr hu it lt nl pl pt sk sv uk

* Kio estas tio ? Mi neniam aŭdis pri tio.

* Kion vi celas ?

* Esperanto ne estas politika afero. E-o ne miksiĝu kun politiko.

* Kiuj asocioj subtenas ĝin, kiuj ne ?

* Kial ne partopreni en alia partio ? Kreante novan partion, vi konkurencas la aliajn.

* Ni ne estas sufiĉe riĉaj por krei kaj funkciigi politikan partion.

* Via sinteno rilate al la traktato pri Eŭropa konstitucio ?

* Politika partio devas havi kompletan programon, kun proponoj pri ĉiuj temoj.

* Kial do la vorto "Esperanto" ? Ĉu tio estas partio iniciatita nur de esperantistoj ?

* EDE estas afero de francoj.

* Temas pri Eŭropa afero, dum Esperanto estas tutmonda. Tio riskas malprofitigi Esperanton.

- EDE estas politika movado, decidita en 2002, kreita en 2003 kun celo : demokratiigo de Eŭropa Unio per interalie uzo de Esperanto.

* Kion vi celas ?

La celo por la Eŭropa balotado estas, ke EDE prezentu kandidatojn en ĉiuj EU-landoj. Tio montros al la civitanoj kaj instancoj, ke :

- ni kapablas organiziĝi translime, ke ni konsistigas vere internacian partion. (EDE ne estas ordinara nacia partio, kiu por la Eŭropa balotado momente transformiĝas al Eŭropa partio)

- ni ne estas utopiuloj, ni proponas solvon konkretan, kiu funkcias, kaj ne promesojn.

- dank’al nia translimeco, ni kapablas paroligi kaj diskutigi la civitanojn, ĉiujn EU-civitanojn, ne nur pri naciaj temoj, sed pri vere Eŭropaj temoj (ekz. proponante unuecigon de la voĉdon-proceduroj). Ordinaraj partioj estas naciaj partioj, kiuj dum la Eŭropa balot-kampanjo diskutas pri naciaj problemoj : francoj voĉdonas laŭ francaj problemoj, poloj voĉdonas lau polaj vidpunktoj, svedoj voĉdonas utile al Svedio, portulagoj kampanjas pri portugaliaj temoj, ktp. La civitanoj, pere de naciaj partioj, diskutas kaj disputas pri naciaj temoj ... aldonante de tempo al tempo la vorton "Eŭropo" por iom Eŭropecigi" la aferon, sed la temoj kaj argumentoj restas la samaj, ĉu temas pri nacia balotado, ĉu pri Eŭrop-Unia.

EDE ne estas tia : ĝi estas tut-Eŭropa partio, kiu pensas Eŭrop-skale, kiu proponas ne promesojn sed konkretajn ideojn por progresigi Eŭropon sur la vojo al pli da demokratio, justeco, paco,...

- Politiko estas administrado de la ŝtataj aferoj, ĉu ne ? Do propono de Esperanto jam delonge estas politika afero ĉar ĝi celas plibonigi la vivon de la civitanoj, precipe iliajn internaciajn kontaktojn.

* Kiuj asocioj subtenas ĝin, kiuj ne ?

- La sperto el la kampanjo okazinta en 2004 en Francio montras, ke la EDE-partion subtenis homoj el ĉiaj asocioj. Montriĝis ankaŭ, ke same subtenis ĝin novaj Esperantistoj, kiel malnovaj. Inverse, ankaŭ en multaj asocioj, grupoj,... esperantistoj ne subtenis kaj diris, ke ili ne voĉdonis por ĝi. Sed ne-Esperanto-parolantoj asertis, ke ili ja voĉdonis por ĝi !

- EDE ne konkurencas, ĝi proponas konkretajn ideojn, kiujn ne proponas aliaj partioj, aŭ kiujn ili flanken-metas.

- De pli ol cent jaroj, la politikistoj el ĉiaj partioj promesas, sed ne realigas. Se ili ne volas paroli pri rimedoj por progresigi demokration, EDE parolu pri tio. EDE tiel instigu la aliajn partiojn ekdebati pri la lingva politiko, ĝi instigu ilin deklari sian opinion pri la lingva problemo ĉar ĉiam la temo estas flankenpuŝita. Oni pensu ekzemple pri ekologio : antaŭ kelkdek jaroj (ĉirkau 1970), preskaŭ neniu parolis pri ekologio, la ekologiistoj fondis partion, kandidatiĝis, ktp., kaj tiel la civitanoj povis pli forte aŭdi kaj konscii pri ekologio. Tio rezultigis, ke relative multaj homoj voĉdonis por ili kaj tio instigis la jam "grandajn" partiojn alpreni tiun ekologian temon en sian programon. Ja kiu hodiaŭa partio ne enhavas ekologion en sia programo ? Esperanto kaj la aliaj plidemokratiigaj ideoj proponataj de EDE povas sekvi la saman vojon : kiam la "grandaj" partioj ekkonscios, ke la EDE-proponoj plaĉas al la voĉdonantoj, ili alprenos tiujn ideojn en siajn programojn. Tamen oni ankaŭ konsciu, ke enprogramigo de temo per "grandaj" partioj ne nepre signifos, ke ili vere agos pri la temo...

- Ne nepre. La naciaj leĝaroj malsimilas rilate kreadon de partio kaj kandidatiĝon al balotado. En Francio en 2004 necesis prezenti kandidatojn, en Germanio oni devis kolekti subskribojn, ktp. Eble en kelkaj aliaj landoj, la kondiĉoj estas ege facile realigeblaj, eble en aliaj landoj tute ne. Pro tio, eĉ plurajn jarojn antaŭe, oni plej frue esploru la aferon.

- EDE deziras esti tut-eŭropa sed en 2005, pro nur unujara ekzistado, la partio havis membrojn (preskaŭ ?) nur en Francio kaj Germanio. Pro tio, rilate la traktaton, EDE decidis resti neŭtrala, tamen atentigante la civitanojn, ke la priparolita traktato proponas neniun solvon al la lingva problemo, eĉ ne mencias la problemon.

* Politika partio devas havi kompletan programon, kun proponoj pri ĉiuj temoj (sano, edukado, enmigrado, ktp.), vi proponas nur Esperanton.

- En EDE estas homoj kun plej diversaj opinioj (dekstruloj, maldekstruloj, ktp.). Ilia komunaĵo estas la lingvo Esperanto. (ĉu eblas starigi programon, kies ĉiuj eroj plaĉas al ĉiuj ?)

- Pri aliaj temoj jam parolas kaj proponas la aliaj partioj : se EDE havas neniun plian interesan proponon por fari, ĝi ne faru ventoplenajn promesojn. Male, pri la lingva problemo silentas la aliaj partioj (aŭ nur ripetas jam multfoje diritajn senrezultajn promesojn). EDE tiel per sia ekzisto instigu la aliajn partiojn ekdebati pri la lingva politiko, ĝi instigu ilin deklari sian opinion pri la lingva problemo. Eble citindas la sekvaj frazoj, tradukitaj el la retejo "partiblanc.fr" (temas pri la "blanka voĉdono" por neniu partio) : "Nia celo ne estas akiri la povon, sed reprezenti la "blankan voĉdonon". Temas pri civitana kandidatiĝo, por demokratio..." asertas la prezidanto. Sen proponi iun ajn programon, eĉ sen vera kampanjo, la "blankuloj" celas nur informi kaj agadi por agnoskigi la "blankan voĉdonon".

- EDE estu novtipa partio, kiu ne faru ventoplenajn promesojn, sed proponu konkretajn realigeblajn ideojn. Eble kelkaj problemoj estas tiom malfacilaj, ke EDE ne trovos kontentigajn respondojn, provindajn solvojn, do pli bone proponi nenion ol fari promesojn. Memkompreneble por tiuj temoj EDE deklaru sin malfermata kaj preta esplori ĉiujn seriozajn proponojn.

* Kial do la vorto "Esperanto" ?

Ĉu tio estas partio iniciatita nur de esperantistoj, ĉu vi proponas nur Esperanton ?

- Ĉar Esperanto estas la unua afero, kiun ĉiuj EDE-partioj havas komune. Ja dank’ al la komuna lingvo Esperanto, kiu helpis nin multe pli facile komuniki kaj interŝanĝi ideojn pri la evoluanta EU, ni ĉiuj eĉ pli konsciiĝis, ke demokratio en EU ne bone funkcias, ktp. kaj ke Esperanto estas i.a. grava konkreta kaj efika rimedo por progresigi ĝin, por ke ĉiuj Eŭropaj civitanoj povu samnivele esprimiĝi, por ke ne estu unuflanke privilegiitaj Eŭropanoj (dank’al sia lingvo) kaj aliflanke duarangaj Eŭropaj civitanoj, por ke Eŭropaj civitanoj pli forte sentu sin membroj de sama landaro, ktp.

* EDE estas afero de francoj.

- Ne. Ĝi ja naskiĝis en Francio, sed EDE estas/u tut-Eŭropa politika partio, en kiu ĉiuj naciaj sekcioj estos samrangaj.

- Estas la unua paŝo. Se ni en EU sukcesos agnoskigi Esperanton, tio kuraĝigos ankaŭ aliajn simile fari.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents