Hejmpaĝo > Gazetaraj komunikoj > Reinhard Selten [2016-09-02]

Reinhard Selten [2016-09-02]

ĵaŭdo 8a septembro 2016

Reinhard Selten
Kiel preni bonajn decidojn en medio necerta ?
(gazetara komuniko de la 2a de septembro 2016)

Reinhard Selten konis en sia juneco la politikajn perturbojn de centra Eŭropo antaŭ 1950. Li naskiĝis « duon-judo » (1) en urbo germana hodiaŭ pola, kaj vivis la situacion de rifuĝanto post la dua mondmilito. Li poste studis matematikon, antaŭ direktiĝi al eksperimenta ekonomio.

En 1994, la Prezo de ekonomiaj sciencoj memore al Alfred Nobel montris la gravecon de liaj laboroj en la matematika apliko je la ekonomio de la « teorio de ludoj ». Reinhard Selten estis ne nur teoriulo, sed ankaŭ eksperimentanto : li laboris kaj publicis en la fakoj de la « limigita racieco » kaj de la « eksperimenta ekonomio » (2). Ĉiuj tiuj fakoj havas komune la studon de la decidado en medio malbone konata kaj varia.

Je kolektiva nivelo, ankoraŭ pli malfacilas preni la bonajn decidojn ol je individua nivelo. La Eŭropa Unio ŝajne ne plu scias kiun direkton iri.

Bonus reaŭskulti na Reinhard Selten, aparte lian intervenon en la Eŭropa Parlamento la 9an de majo 2007 (3) : « Grava obstaklo sur la vojo al pli forta eŭropa identeco estas la lingvaj limoj en Eŭropo. Tiu lingvoproblemo bezonas solvon. La dominado de unu nacia lingvo ne povas esti la solvo. Je longa daŭro, nur neŭtrala solvo akceptablas. Ni ne rajtas malavantaĝigi ajnan nacion.

Facile lernebla, lingvo konstruita kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon je la lingvoproblemo. Oni lernas la duan fremdan lingvon multe pli facile ol la unuan. La efekto de dua lingvo tiom fortas, kaj Esperanto tiom facilas, ke pli bonas lerni unue Esperanton kaj poste fremdan lingvon nacian, ol nur tiun fremdan lingvon. Tion science pruvis lernejaj testoj.

Unue kelkaj landoj povas fari traktaton pri la lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povas vastigi tiun traktaton al aliaj landoj. La vojon de larĝigo de traktato oni jam plurfoje iris sukcese, ekzemple la traktato de Schengen kaj la Monunio. »

Du jarojn post tiu parolo, Reinhard Selten estis listestro de Eŭropo-Demokratio-Esperanto por Germanujo en la eŭropa baloto de 2009.

Eŭropo-Demokratio-Esperanto omaĝas al tiu konvinkita eŭropano, mortinta la 23an de aŭgusto pasinta. Li provis koherigi siajn konvinkojn, siajn sciencajn esplorojn kaj sian politikan agadon.

Pierre Dieumegard, sekretario de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francujo)


1 : nobelprize.org
2 : fr.wikipedia.org
3 : liberafolio.orgl’enregistrement/aŭdaĵo mp3


Europe-Démocratie-Espéranto (France) : e-d-e.fr ; courriel : presse@e-d-e.org ; 98 rue Michel-Ange, 75016 Paris

Eŭropo-Demokratio-Esperanto : e-d-e.org

JPEG - 12.3 kb
filmeto FR 2014
JPEG - 3.5 kb
filmeto FR 2009
JPEG - 4.5 kb
filmeto DE 2009
JPEG - 3.3 kb
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info


Elŝutu la novajn informilojn :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

Dokumentoj

SPIP | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0